Vivisekcio

Musoj estas la mamuloj plej ofte uzataj por eksperimentado.

Vivisekcio (de latinaj vortoj vīvus „vivanta“ kaj sectiō „tranĉado“, „sekco“), aŭ vivosekco (ambaŭ en PIV), estas en la plej malvasta senco dissekcado de vivanta besto, male al nekropsio, kio estas farata al kadavro. Aktivuloj pri bestaj rajtoj konsideras ĉiun damaĝan eksperimenton pri vivanta besto kiel formon de vivosekco. Vivosekcado foje estis praktikata al homoj, kvankam malpli ofte ol al aliaj bestoj. Ĝi estas uzata por sciencaj esploroj aŭ provo de novaj operaciaj metodoj (pli frue por instruado, kiel la ranfemura eksperimento en medicina studado). Vivosekcado okazas kutime post narkozo aŭ loka anestezo. Leĝoj kaj reguloj limigas la kondiĉojn, en kiuj oni rajtas praktiki vivosekcadon, je diversaj gradoj en malsamaj landoj.

La esprimo estas uzata ankaŭ en figura senco, kiam oni priskribas per tio la senrespektan kaj senkompatan proceson je ies pridemandado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search